Γεώργιος Κουρτέσιος Σχολάριος (1400-1473) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Γεννάδιος Σχολάριος | |||||
Naskiĝo | 1400 en Konstantinopolo, Bizanca imperio | ||||
Morto | 1473 en Seres, Bizanca imperio | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | mezepoka greka vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio Otomana Imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro filozofo verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georgius Gennadius Scholarius estis bizanca verkisto kaj teologo (n. Konstantinopolo ĉirkaŭ 1400 - m. en la monaĥejo de Prodromos post 1472), li estis trifoje patriarko de Konstantinopolo inter 1454 kaj 1465 sub la nomo Genadio la 2-a; li sekvis Johanon la 8-an Paleologon (1392-1448) al la Koncilio de Florenco kie li apogis la union kun Romo, sed de 1444 pluen li iĝis malamiko de la katolika eklezio. Dank' al li kaj lia pozicio kun Mehmedo la 2-a, la Greka Ortodoksa Eklezio ne suferis persekuton de la turkoj kaj li estis nomumita civila kaj eklezia gvidanto de la grekoj la 6an de januaro 1454.
Li estis patriarko de Konstantinopolo tri fojojn: ekde la 6-a de januaro 1454 ĝis la 6-a de januaro 1456 (nomumita fare de Mehmedo la 2-a por lia antipatio al katolikoj), ekde aprilo 1463 ĝis junio 1463 kaj de aŭgusto 1464 ĝis aŭtuno 1465. Li partoprenis la koncilion de Florenco, sed en 1444 deklaris sin malamika de la katolikismo.[1]